2011-12-29
 Pentraĵo en la ekspozicio |
La 27-an de decembro inaǔguriĝis en la Nacia Muzeo de Ĉinio la Arta Ekspozicio de Ĉina Majstro Han Meilin. En la ekspozicio kun areo de 6 mil kvadrataj metroj estas eksponataj pli ol 3 200 pentraĵoj, kaligrafaĵoj, skulptaĵoj, ceramikaĵoj kaj desegnaĵoj nove faritaj de Majstro Han Meilin. La ekspozicio daǔros ĝis la 8-a de februaro 2012. Ĝi estas persona arta ekspozicio plej grandskala en la 100-jara historio de la muzeo.
Han Meilin estas unu el la ĉefaj desegnantoj de la talismano de la Pekinaj Olimpikoj kaj nun li servas kiel profesoro de Tsinghua-Universitato.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|