2011-12-30
La 29-an de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron "Ĉina spacoflugo 2011" en Pekino. Zhang Wei, la proparolanto de la Ĉina Ŝtata Spacofluga Administracio, diris en la gazetara konferenco, ke la ĉina registaro prenas la disvolvon de la spacofluga afero kiel gravan konsistigan parton de la disvolva strategio de la lando, kaj insistas pri pacaj esplorado kaj utiligo de la ekstera spaco.
Tio estas la tria fojo por la ĉina registaro publikigi la blankan libron pri spacoflugo post la jaroj 2000 kaj 2006. La libro kun 10 mil ideogramoj konsistas el 6 partoj, nome "Enkonduko", "Disvolva celo kaj principo", "Progresoj post 2006", "Ĉefaj taskoj en la sekvaj kvin jaroj", "Disvolvaj politikoj kaj rimedoj", kaj "Internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj".
La blanka libro diris, ke de la lastaj jaroj rapide disvolviĝas la spacofluga afero de Ĉinio, kiu enviciĝis inter la progresintaj landoj en iuj gravaj teknikoj. La spacoflugaj aktivadoj ludas pli kaj pli gravan rolon en la ekonomia konstruado kaj socia disvolviĝo en Ĉinio.
En la sekvaj 5 jaroj la ĉina spacofluga afero vizaĝos al novaj disvolvaj ŝancoj. Ĉinio plifortigos memkreivecon, pliigos malfermon kaj kunlaboron, akcelos bonan kaj rapidan disvolvon de la spacofluga afero ĉirkaŭ la strategia celo de lando. Samtempe Ĉinio klopodos kune kun la internacia komunumo por konservi la pacon kaj purecon de la ekstera spaco kaj kontribui al la nobla afero de la paco kaj disvolvo de la homaro.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|