2011-12-30 Posttagmeze de la 28-a de decembro s-ro Anderson An, samideano el Pekino, kontribuis pli ol 30 librojn kaj 70 poŝtkartojn al la Internacia Esperanto-Muzeo de la Zaozhuang-a Universitato. La kontribuan ceremonion ĉeestis s-ro Cao Shengqiang, vicdirektoro kaj profesoro de la Zaozhuang-a Universitato.
Post la kontribua ceremonio s-ro Anderson An vizitis la bibliotekon kaj instituton de komputilo de la universitato sub la gvido de geestroj de la oficejo pri internacia kunlaboro. Kun s-ro Anderson An intervidiĝis s-ro Hu Xiaolin, direktoro kaj profesoro de la Zaozhuang-a Universitato.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
 En la kontribua ceremonio |
|
 S-ro Cao Shangqiang (maldekstre) akceptas la kontribuaĵon. |
|
 Kun s-ro Anderson An (dekstre) intervidiĝas s-ro Hu Xiaolin (la unua de maldekstre) kaj s-ro Cao Shengqiang. |
|
 Junaj esperantistoj ĉeestantaj al la ceremonio |
|