Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novjara saluto de EPĈ
2011-12-31


Dum la Novjaro ni havos tritagajn feriojn. 

 

    Estimataj samideanoj,

 

    Baldaŭ sonoros la sonorilo por la Novjaro 2012. La tuta personaro de El Popola Ĉinio elkore salutas vin kaj deziras al vi feliĉan kaj agrablan Novjaron!

 

    En la neforgesebla 2011, vizaĝe al la grandaj suferoj de la japana popolo kaŭzitaj de cunamo, ni kune kun niaj legantoj tutmondaj en tre peza koro sendis nian kuraĝigon al la plagitaj popolanoj kaj preĝis por ilia sano kaj sekureco.

 

    En 2011 ni partoprenis la 96-an Universalan Kongreson, en kiu ni okazigis kunsidon de EPĈ-legantoj por aŭskulti iliajn opiniojn pri nia retrevuo kaj kune retrorigardi la historion de El Popola Ĉinio.

 

    En 2011 ni festis 90-jariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio, dank’al kies subteno El Popola Ĉinio povas servi por e-istoj eĉ hodiaŭ.

 

    En 2011 ni festis ankaŭ 60-jariĝon de la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĝi kiel ĉina tutlanda Esperanto-organizo ludas pozitivan rolon en disvastigo de nia lingvo, akcelo de la ĉina Esperanto-movado kaj servigo de Esperanto al kulturaj interŝangoj de la mondo.

 

    Hodiaŭ ĉe la sojlo de la nova jaro, ni adresas nian koran dankon al vi -- niaj karaj legantoj. Viaj konstanta vizitado al la retejo El Popola Ĉinio kaj sugestoj estas granda forto kaj instigo por ke ni pli diligente laboru por EPĈ.

 

    Refoje ni deziras al vi agrablan Novjaron!

 

La Red.

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng