Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO esperas ke junulara kongreso tamen okazos en Azio
2011-12-31

 

 

    La fiaskon de la plano por IJK en Japanio kaŭzis ĉefe problemoj pri la ejo, rakontas la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, en mallonga intervjuo kun Libera Folio rekte el Gdańsk. Tie li partoprenas junularan aranĝon, dum kiu kunsidas ankaŭ la komitato de TEJO. Spite la nuligon de la japana IJK, TEJO esperas ke la junulara kongreso ĉi-jare povos okazi en Azio. Kunordigo kun la UK en Vjetnamio estas alternativo, kiun oni nun konsideras.

 

    Libera Folio: Kiom da kandidatoj estis por la IJK 2012, kaj kial oni decidis elekti ĝuste la japanan proponon?

 

    Łukasz Żebrowski: Por la IJK 2012 estis du kandidatiĝoj, el kiuj la japana estis signife pli bona. Ĝian fiaskon kaŭzis ĉefe ne antaŭvideblaj tiam problemoj kun la ejo – necesis ĝin ŝanĝi, la dua pro siaj religiaj ligoj evidentiĝis ankaŭ maltaŭga. La LKK, en kiu dume okazis signifaj ŝanĝoj, klopodis trovi sekvan ejon, sed pro malsukceso alprenis decidon pri rezigno de organizado. Detalaj motivoj de la decido estos prezentita en la dokumento, kiun nun pretigas JEJ kaj TEJO.

 

    Libera Folio: Ĉu estis vjetnama propono, kaj se jes, kial oni ne elektis ĝin?

 

    Łukasz Żebrowski: Ne estis vjetnama propono.

 

    Libera Folio: Jam pasis la limdato por anonci sin por IJK 2013. Ĉu venis multaj sinanoncoj, kaj ĉu iu el tiuj eventuale povus validi ankaŭ por 2012?

 

    Łukasz Żebrowski: Alvenis tri oficialaj kandidatiĝoj, krome estis kelkaj aliaj interesiĝantaj organizoj. Certe ni konsideros ilin ĉiujn ankaŭ kiel eventualajn organizantoj de IJK en 2012, se tio evidentiĝus ebla.

 

    Libera Folio: Ĉu TEJO konsideros savi la azianecon de IJK 2012, ekzemple kombinante ĝin kun la UK en Hanojo?

 

    Łukasz Żebrowski: Savi la azianecon de IJK 2012 estas nun prioritata por TEJO kaj evidente kombino kun UK estas unu el konsiderataj solvoj. Bedaŭrinde ankoraŭ estas tro frue por taksi verŝajnecon de ĉi tiu aŭ de aliaj solvoj. Se okazigo de IJK 2012 en Azio evidentiĝus tamen malfacila, ni organizos ĝin aliloke kaj kompreneble tiajn variantojn ni ankaŭ serĉas. Ni esploras plurajn eblecojn kaj esperas baldaŭ povi doni bonan solvon por la malfacila situacio. Kiam tio okazos ni certe tuj sciigos pri la rezulto.

 

El Libera Folio

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng