2012-01-04 Per sia mesaĝo je la Zamenhof-tago la prezidanto de UEA, prof. d-ro Probal Dasgupta, malfermis la jubilean jaron de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun tio la Estraro de UEA nomumis internacian laborgrupon por kunordigi la preparojn por la jaro.
La laborgrupo nomiĝas "Laborgrupo por la 125-a jubileo de Esperanto" kaj ĝi klopodas kunplekti kunlaborantojn el ĉiu parto de la Esperanto-komunumo. Kiel ĝia kunordiganto estis elektita la antaŭa prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti. Pri la speciala agado "Kurso 125" respondecas en la laborgrupo Stefan MacGill, prezidanto de ILEI. La preparojn por la informa agado speciale lige al la Esperanto-tago en 2012, la 26-a de julio, gvidos la brita informaktivulo Brian Barker. La jubilean agadon en Afriko kunordigos Adjé Adjévi el Togolando kaj tiun en Azio Lee Jung-kee el Korea Respubliko.
La anoj de la laborgrupo estas nomataj fondo-membroj. Ili rajtos proponi al la Estraro de UEA pliajn membrojn, se estos tia bezono.
(el Gazetaraj Komunikoj) |