2012-01-04
 Hong Lei en gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio |
La 3-an de januaro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, esprimis starpunkton de Ĉinio pri suriro de japanaj dekstruloj sur Diaoyu-insulon. Laŭ rilata raporto, matene de la 3-a de januaro 2012 kvar japanaj dekstruloj suriris sur Diaoyu-insulon. Pri tio la ĉina registaro faris seriozan trakton kun Japanio kaj esprimis proteston. Hong Lei reasertis, ke de antikveco Diaoyu-insulo kaj la apudaj insuletoj apartenas al la teritorio de Ĉinio, kaj al ili Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. Estas neŝancelebla la decido de la ĉina registaro defendi la teritorion kaj suverenecon de Diaoyu-insulo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|