Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
9-a Eŭropa Esperanto Kongreso de EEU - Irlando 2012
2012-01-05


Galiva haveno 
 
 
Panoramo de Galivo

 

    Kiel jam antaŭe konate la 9-a Kongreso de EEU okazos de la 16-a ĝis la 20-a de julio 2012 en okcidentirlanda urbo Galivo (Gaillimh / Galway). Detalaj informoj kaj la reta aliĝilo estas troveblaj en la kongresa retpaĝo (www.eeu-kongreso.webnode.com). La informfaldfolion en kiu troveblas ankaŭ informoj pri la kotizoj vi povas elŝuti ĉi tie. Aliĝi vi povas rete ĉi tie aŭ sendante la aliĝilon perpoŝte. Printebla papera aliĝilo estas elŝutebla ĉi tie. LKK presigis ankaŭ belajn reklamafiŝojn je B-2 formato kiujn vi povas mendi por via klubejo/asociejo sendante retmesaĝon al eŭropaesperantounio ĉe gmail.com. La unua limdato por aliĝi kaj pagi la kongreskotizon – kompreneble la plej favora – estas la 30-a de septembro. Ni invitas vin eluzi tiun ĉi okazon kaj kuraĝigi nian LKK kiu kun pli da entuziasmo plupreparos la kongreson, se fine de tiu ĉi limdato estos respektinda nombro da aliĝoj.

 

    Ĉi-foje ni provis ion tute novan. LKK estas personoj el profesia neesperantista teamo de la Galiva entrepreno, kiu havas bonajn kontaktojn ne nur kun la urba administracio, sed ankaŭ kun ĉiuj lokaj instancoj kiuj gravas por la kongreso kaj povas pli bone ol amatoroj ricevi diversajn rabatojn, subvenciojn, elekti hotelojn, organizi atrakciajn kulturprogramojn kaj turismajn vizitojn.

 

    La kompletan administracion kun la esperantistoj inkluzive la financojn prizorgos nia amatora teamo kies kunordiganto estos Seán Ó Riain kaj kunordiganto kun LKK kaj la plenumdirektoro Maja Tišljar. Ĝis nun tiu kunlaboro tre bone funkciis kaj se tiel daŭros ĝis la fino, ni supozas ke ni havos pli bonan kongreson ol iun ajn ĝis nun. Ni invitas la legantojn diskonigi tiun ĉi informon.

 

(el Eŭropa Esperanto-Unio)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng