Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Refunkciis pasaĝera transporto sur la akva vojo inter Lancang-rivero kaj Mekongo
2012-01-05

 
Turistoj en la ŝipo Ora Triangulo N-ro 2

 

    La 3-an de januaro 2012, 14 a ǔstraliaj turistoj kaj ĉiĉerono per la ŝipo Ora Triangulo N-ro 2 ekveturis de la haveno Jinghong en Yunnan-provinco de Ĉinio al Chiang Saen de Tajlando. Tio markis refunkcion de la pasaĝera transporto sur la akva vojo inter Lancang-rivero kaj Mekongo fermita pli ol 4 monatojn.

 

    La akva vojo inter Lancang-rivero kaj Mekongo trapasas Ĉinion, Laoson, Birmon, Tajlandon, Kamboĝon kaj Vjetnamion. Ĉe ĝiaj bordoj estas belaj naturaj pejzaĝoj, kaj pro tio krom transportado de varoj ĝi funkcias anka ǔ kiel turisma linio. Anta ǔ pli ol 4 monatoj la akva vojo estis provizore fermita pro sekuraj problemoj precipe pro rabosufero de turistoj sur akvareo de la Ora Triangulo a ǔguste de 2011. La akva vojo estis fermita post la akcidento en la 5-a de oktobro 2011, en kiu 13 ĉinaj ŝipistoj estis atakitaj kaj perdis la vivon. Por fortigi sekurecon de la akva vojo Ĉinio, Birmo, Laoso kaj Tajlando kune faris eskortadon kaj dank' al tio la transportado de varoj sur la akva vojo refunkciis en decembro de 2011.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng