Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pli videbla rolo por UEA en la terminologia mondo
2012-01-06

    Nur kelkajn monatojn post sia aprila elekto kiel la komisiito por la rilatoj de UEA kun la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj kun Infoterm , Mélanie Maradan povis raporti al la Estraro de UEA pri pluraj atingoj.

 

    En majo UEA kaj Infoterm subskribis interkonsenton pri kunagado. Infoterm estas malpli longa nomo de la Internacia Informejo por Terminologio, kiun Unesko fondis en 1971 por subteni kaj kunordigi internacian kunlaboron en la kampo de terminologio. En ĝi membras naciaj, internaciaj kaj regionaj institucioj k.a. terminologiaj organizaĵoj. Laŭ la interkonsento UEA kaj Infoterm interŝanĝos informojn kaj kunlaboros pri projektoj, renkontiĝoj kaj eldonaĵoj pri terminologio, leksikografio, lingvistiko, lingvolernado kaj administrado de informoj kaj strukturitaj enhavoj.

 

    Infoterm ankaŭ proponis al UEA traduki la dokumenton Gvidlinioj pri terminologiaj politikoj por apero en la retejo de Unesko. Infoterm atentigis UEA, ke la Eŭropa Patent-Oficejo (EPO) kaj Google faris interkonsenton pri maŝina tradukado de patentaj enhavoj al diversaj lingvoj. Infoterm sugestis al UEA provi kontakti Google cele al kunlaboro en tiu projekto, se kompetenta Esperanta lingvisto estos disponebla.

 

    La strukturo de ISO enhavas multajn t.n. teknikajn komitatojn, kiuj okupiĝas pri la terminologia laboro de unuopaj fakoj kaj subfakoj. Unu el ili nomiĝas Terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavajaj resursoj(ISO/TC 37 ). Ĝia ĝenerala celo estas atingi tutmondan semantikan kongruecon inter lingvaj datumoj en larĝa senco. Nuntempe ĝi laboras pri tiom larĝa spektro da taskoj, ke ĝi devis dividiĝi en kvar subkomitatojn (SC). La subkomitato Principoj kaj kunordigado (SC 1) ellaboras ĝeneralajn principojn de terminologio, lingvaj enhavoj, terminologiaj politikoj kaj organizado de scioj, konsiderante kaj unulingvajn kaj plurlingvajn kuntekstojn. La tri aliaj subkomitatoj estas Terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (SC 2), Sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo (SC 3) kaj Administrado de lingvodatumoj (SC 4).

 

    UEA havas oficialajn rilatojn ekde 1991 kun TC 37. La efektiva normiga laboro tamen okazas en ĝiaj praktike sendependaj subkomitatoj, al kiuj necesas aparte membriĝi. Membreco en ili inkluzivas la eblon komenti ekz. ISO-normojn dum ilia evoluigo aŭ revizio kaj partopreni rilatajn renkontiĝojn. En majo Mélanie Maradan preparis dosieron por peti akcepton de UEA en ĉiuj subkomitatoj. Ĉiuj kvar subkomitatoj akceptis UEA kiel membron. Sekve UEA rajtas oficiale partopreni la normigan laboron. Krom ricevi aliron al ĉiuj informoj kaj okazaĵoj ene de la Teknika Komitato, UEA fariĝos videbla al terminologiaj fakuloj.

 

    UEA jam komentis dokumenton de la subkomitato SC 2. La 38-paĝa dokumento temis pri tradukado, nome la kvalitkriterioj de tradukadaj procezoj kaj la kvalifikoj de profesiaj laborantoj en ili (tradukistoj, projektestroj, kontrollegantoj k.a.). En sia unua komento la komisiito de UEA emfaze atentigis pri la bezono publikigi ISO-dokumentojn en pli ol unu lingvo. Per tio ŝi celis montri, ke UEA kapablas fake kontribui kaj atentigi pri lingvaj problemoj.

 

Terminologia Esperanto-Centro de UEA: esperanto.net/tec

(el Gazetaraj Komunikoj)

Redaktoro: Chen Ji

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng