Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspozicio de lignogravuraĵoj de Franz Masereel en Tianjin
2012-01-09


Verkoj de Franz Masereel 

 

    La 8an de januaro en la Hangu-a Internacia Muzeo de Gravuraĵoj kaj Ekslibrisoj inaŭguriĝis ekspozicio de verkoj de Franz Masereel. Eksponataj estas preskaŭ 20 lignogravuraĵoj de Franz Masereel kaj aliaj pli ol 300 bildoj kaj ekslibrisoj kuprogravuritaj, lignogravuritaj, litografitaj, silkekrane presitaj kaj sinteze produktitaj el pli ol 30 landoj.

 

    Belga gravuristo Franz Masereel (1889-1972) faris multajn lignogravuraĵojn, kaj prenis siajn verkojn kiel armilojn por oponi militon, subteni pacon, prikanti lumon kaj persisti en progresado. En la komenca periodo de la 1930-aj jaroj renoma ĉina literaturisto Lusin enkondukis liajn lignogravuraĵojn en Ĉinion, kaj Franz Masereel fariĝis unu el la lignogravuristoj multe rekomenditaj de Lusin por disvastigi lignogravuradon en Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng