2012-01-10
 Aŭstrala sportisto en prepara konkurso |
La 8an de januaro en la golfo Wanning Riyue, Hainan-provinco en suda Ĉinio, malfermiĝis Konkurso de la Ĉina Pokalo de ISA (Internacia Surfada Asocio), kiu altiris pintklasajn sportistojn el Aŭstralio, Usono, Sud-Afriko kaj aliaj kvin landoj. Ili konkuros por 200 mil usonaj dolaroj da monpremio. Samtage okazis prepara konkurso kaj suplementaj konkursoj de viroj kaj tiuj de virinoj. En la 9a de januaro okazis la dua-raŭnda konkurso kaj en la sekva tago finaloj de viroj kaj de virinoj kaj tiuj de suplementaj konkursoj de viroj kaj de virinoj.
La 4-taga konkurso kunigis sportistojn el ok landoj, inkluzive de usonanoj Chris Ward kaj Cory Lopez, eks-ĉampionoj de mondaj turneoj, peruano Sofia Mulanovich kaj aŭstraliano Dion Atkinson. Ĉiu teamo konsistis el kvar viroj kaj du virinoj por konkuri por teamaj kaj individuaj medaloj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|