2012-02-14
 Ĉefdomo de la flughaveno |
La 13an de februaro estis finkonstruita ĉefa parto de la Changshui-a Internacia Flughaveno, nova flughaveno en Kunming, Yunnan-provinco, kun totala investo de pli ol 23 miliardoj da juanoj. Post ekuzo ĝi fariĝos portala nodo liganta Ĉinion kun Sudorient-Azio kaj Sud-Azio.
La 5an de decembro 2008 komenciĝis konstruado de la flughaveno. En sinsekvaj tri jaroj finiĝis la korpa konstruado, muntado kaj ĝustigo. La provflugo baldaŭ okazos en la nova flughaveno.
La flughaveno oficiale inaŭguriĝos post ekzameno de la Ŝtata Civil-Aviada Administracio de Ĉinio kaj ricevo de flughavena licenco.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|