2012-02-29
Laŭ pli frue dissendita informo, ĉefredaktoro de Nunonia.com estos Cândido Ruiz, dum Flávio Rebello estos "prizorganto de la revizio". La retadreso Nunonia.com estis registrita de Flávio Rebello en decembro. En la nun ekfunkciinta retejo mankas ajnaj informoj pri la respondeculoj, sed aperas ampleksa intervjuo kun Flávio Rebello.
En la longa, ŝajne iom haste redaktita intervjuo Rebello interalie klarigas, kial fiaskis lia televida projekto. Laŭ lia opinio, esperantistoj ne donis por ĝia realigo sufiĉe da mono, ĉar li mem ne sukcesis bone klarigi al ili, kiel "valora kaj apoginda" la projekto estis.
Kelkaj certe memoras, ke ni bezonus 35 mil eŭrojn por bone kaj adekvate establi la televidkanalon, kaj ke ni ricevis nur 23 mil eŭrojn, ronde. Spite tiu nesufiĉe alta sumo, ni lanĉis ITV-on pro respekto al tiuj pluraj, kiuj kredis, kunrevis kaj cetere, kunfinancis la projekton. Kaj ĝi aspektis bela kaj efektiva. Internacia Televido estis fakte altkvalita dum tiu epoko.
Siatempe Flávio Rebello estis ankaŭ ano de la Akademio de Esperanto. Ne por "brili, por ricevi aplaŭdojn aŭ laŭdojn", li klarigas, sed "por provi renversi la decidon de la Akademio rilate al la daŭra neo al la esperantigo de personaj nomoj". En Nunonia.com la redaktantoj evidente klopodas daŭrigi la siatempan politikon de Ĝangalo, esperantigante ĉiujn nomojn, kun varia sukceso.
Ĝenerale Nunonia.com ŝimilas al magra versio de la iama Ĝangalo, kun mallongaj novaĵetoj tradukitaj el nacilingvaj fontoj, kaj kun kelkaj speciale verkitaj artikoloj de pli aŭ malpli konataj esperantistoj. En unu el la artikoloj "Renato Korseti" rakontas pri la nova konspiro de "iu en Vaŝingtono" por "disvastigi la plej krudan kapitalismon ankaŭ en Eŭropo". En alia teksto Luis Jorge Santos Morales (kiu ial sukcesis eviti la devigan esperantigon de nomoj) klarigas, ke Esperanto estas la plej "belsoniva" el ĉiuj lingvoj en la historio de la homaro.
Ne aperas ĝis nun en Nunonia.com la "blogaro kaj aliaj servoj", promesitaj en la pli frua komuniko. Ĉiujn tekstojn en Nunonia.com eblas komenti post registriĝo en la retejo.
Ĝangalo kaj la nova Nunonia.com ne estas la solaj provoj starigi retejon pri mondaj novaĵoj en Esperanto. Raporto.info funkciis dum du jaroj, sed malaperis post transdono al ĉina respondeculo en 2008. La projekto Eventeo ŝajne endormiĝis en la dua duono de la pasinta jaro, post ambicia komenco, kaj simile statas la afero pri la esperanta sekcio de Tlaxala. Plu ekzistas ekzemple eo.mondediplo.com kaj la freŝa ĉiutaga novaĵblogo Eŭropa Civitano.
El Liberafolio
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|