2012-03-05
 Inaŭguro de Centuria Orienta Komercocentro |
La 4an de marto en Pretorio, administra ĉefurbo de Sud-Afriko, inaŭguriĝis la plej granda ĉina magazeno, Centuria Orienta Komercocentro. Al la inaŭguro ĉeestis Li Jiangning, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Johanesburgo, ĉefo de ekonomio-disvolva departemento en Johanesburgo, kaj aliaj pli ol 200 personoj.
La magazeno estis ekkonstruita en majo 2003, kun investo de 60 milionoj da randoj (unu usona dolaro = 7.8 randoj). Ĝi vendas ĉinajn produktojn kaj funkciigas ĉinajn restoraciojn sur la areo de pli ol 30 mil kvadrataj metroj.
Wu Shaokang, direktoro de la investa grupo de la magazeno, diris, ke la magazeno, kiu havas riĉajn spertojn de administrado, povas liveri pli ol mil laborpostenojn al lokanoj, kaj levi influon de ĉinaj produktoj en Sud-Afriko.
Sud-Afrikaj oficistoj diris, ke la magazeno kreas laborŝancojn por Pretorio, kaj pliigas impostajn enspezojn de la registaro, kio povas akceli la lokan ekonomion.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|