2012-03-06
 Wen Jiabao faras laborraporton de la registaro. |
Matene de la 5-a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris laborraporton de la registaro en la 5-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso.
En la raporto Wen Jiabao anoncis la ĉefajn antaŭvidajn celojn de la socia kaj ekonomia disvolvo de Ĉinio en 2012: la totala enlanda produkto-valoro kreskos je 7.5%, novaj laborpostenoj estos liveritaj por pli ol 9 milionoj da homoj, procenta nombro de senlaboreco malsuperos je 4.6%, la altiĝa indico de konsuma prezo de loĝantoj estos ĉ. 4%, la totala sumo de importado kaj eksportado pliiĝos je 10% kaj la stato de internacia enspezo kaj elspezo daŭre pliboniĝos. Samtempe oni devas akiri novan progreson en kunordigo de industriaj strukturoj, kreivo, fuelo-ŝparo kaj ellaso-redukto, kaj teni sampaŝon de la pliiĝo de enspezoj de loĝantoj en la urboj kaj la kamparo kaj tiu de ekonomio.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|