Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pliiĝos junularaj interŝanĝoj
2012-03-13


Li Guozhang, membro de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de ĈPPIK el Hongkongo 

 

    La 6an de marto en Pekino Li Guozhang, membro de la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de ĈPPIK el Hongkong, diris intervjuate, ke oni devas senĉese profundigi interŝanĝojn de junuloj inter la ĉeftero kaj Hongkongo por ke ili estu pli akordaj post reciproka kompreno kaj lerno de avantaĝoj.

 

    De multaj jaroj Li sin dediĉas al edukado. En la pasintaj 15 jaroj post la reveno de Hongkongo al sia patrujo, sukcese plenumitis la politiko "unu lando kun du sistemoj". Hongkongaj junuloj havas pli da ŝancoj koni sian patrujon, kaj iliaj interŝanĝoj kun junuloj de la ĉeftero oftiĝas, kaj iliaj samsenteco kaj fiero al la patruja disvolviĝo pliiĝas.

 

    Pro la speciala historia kaŭzo Hongkongo disiĝis de la ĉeftero dum tre longa periodo, kaj pro tio formiĝis malsamaj sociaj sistemoj kaj vivmanieroj. Post la hongkonga reveno intimiĝis la kontakto inter la du partoj en mallonga tempo, kaj samtempe aperis malakordoj pro senĉesa profundiĝo de komercaj kaj kulturaj interŝanĝoj.

 

    Li diris: "Junuloj devas reciproke koni kutimon kaj agmanieron inter si, lerni kaj apreci avantaĝojn unu de alia por kompletigi sin per alies avantaĝoj."

 

    Pro la menciita kaŭzo Li elmetis al la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de ĈPPIK la proponon "Akceli kompreniĝon inter junuloj de la ĉeftero kaj Hongkongo sub la politiko 'unu lando kun du sistemoj'".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng