2012-03-15
 La vundita blanka delfeno misvenas al la rivero Foshan. |
|
 Oni transportas la delfenon per brankardo. |
La 12-an de marto en rivero de Luocun-vilaĝo de Foshan-urbo, Guangdong-provinco, suda Ĉinio, venis blanka delfeno kun longeco de 1.5 metroj, vundita je dorsa kaj vosta naĝiloj. Post helpado de pluraj flankoj la delfeno finfine estis transportita al la Zhonghua-a Ŝtatnivela Delfena Nutura Ĝardeno sur Perlo-rivero.
Blanka delfeno estas la unuaklasa protektata animalo en Ĉinio. Specialisto supozis, ke pro vundo je sia sonara sistemo la delfeno perdis sian vojon kaj misvenis al la rivero de Foshan.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|