2012-03-19
 Membroj de la Franca Ĉino-kolektista Asocio |
|
 Wu Zhengbing parolas en la fondiĝa ceremonio de la asocio. |
Vespere de la 17-a de marto fondiĝis en Parizo la Franca Ĉino-kolektista Asocio. La fondiĝan ceremonion ĉeestis francaj specialistoj de muzeoj kaj kolektistoj, ĉinaj specialistoj pri historio, ĉinologoj, estroj de ĉino-kolektistaj asocioj de Belgio, Nederlando, Italio kaj aliaj landoj.
La Franca Ĉino-kolektista Asocio estas neprofita socia organizo fondita de kolektistoj, kolektaj organizoj kaj kolekto-amatoroj de ĉinoj en Francio. La asocio celas kunlabori kun la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio kaj la Ministerio de Kulturo de Ĉinio por serĉi, protekti kaj savi ĉinajn historiajn objektojn kaj antikvajn artaĵojn disiĝantajn en Eŭropo, por ke ili revenu al Ĉinio.
Wu Zhengbing, prezidanto de la asocio, diris, ke ĉi-jare la asocio okazigos en Parizo la 1-an Internacian Akademian Seminarion pri Kulturaj Objektoj de la Ĝardeno Yuanmingyuan kunlabore kun rilata organizo. Nun la asocio faras preparon por fondi la unuan aŭkcian kompanion de ĉinoj en Eŭropo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|