2012-03-21
 Ĉina observa ŝiparo krozanta sur maro |
|
 Ĉinaj ŝipanoj en laboro |
La 19-an de marto ĉina observa ŝiparo reveturis post plenumo de kroza tasko en marareoj ĉe Diaoyu-insulo. Wu Ping, vicestro de la ŝiparo, diris, ke laŭ difino de rilataj leĝo kaj devo la ĉina observa ŝiparo devas serioze plenumi la devon pri konservo de ŝtataj rajtoj kaj interesoj de maroj kaj plue fortigi regulan defendon de suvereneco kaj krozadon al la marareoj de Ĉinio.
La ĉi-foja agado estas regula krozado post publikigo kaj praktiko de la "Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Insuloj" kaj post publikigo de normaj nomoj de Diaoyu-insulo kaj ĝiaj dependaj insuloj fare de la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio kaj la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio. Tio enkorpigis la konsekvencan starpunkton de Ĉinio en la suvereneca problemo de Diaoyu-insulo.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|