2012-03-21
 Delegito ĉeestanta la intervidiĝon donacas libron al Wen Jiabao. |
La 19-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun 90 alilandaj delegitoj partoprenantaj en la Ĉina Disvolva Forumo 2012 kaj faris kun ili amikajn kaj sincerajn interŝanĝojn pri reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio, ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, protekto de rajto pri intelekta proprietaĵo, internaciigo de Renminbi kaj pri aliaj aferoj.
Wen Jiabao diris, ke la Ĉina Disvolva Forumo 2012 okazis 13 fojojn, kiujn li ĉeestis. Multaj entreprenistoj, erudiciuloj kaj ekonomikistoj fame konataj en la mondo persistas en ĉeesto de la forumo. Tio montras, ke ili estas plena de fido pri la reformado, pordo-malfermo kaj la modernigaj aferoj de Ĉinio. Fremdlandaj amikoj firme kredas, ke la direkto kaj politiko de Ĉinio pri reformado kaj pordo-malfermo ne povas ŝanĝi kaj ne ŝanĝiĝos. Ĉinaj reformaj aferoj daŭre antaŭeniĝos kaj ne ĉesos. La amikaj kontaktoj, speciale kunlaboroj en ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo kontinue disvolviĝos kaj ne malfortiĝos. La disvolvo kaj progreso de Ĉinio en la pasintaj jaroj povas plifirmigi fidon de fremdlandaj amikoj pri la estonteco de Ĉinio.
Fremdlanda kun-prezidanto de la forumo Liveris dankis Wen Jiabao pro lia intervidiĝo kun la delegitoj. Li diris, ke ili modeste kaj respekte rigardos sugestojn de Wen Jiabao.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|