Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio kaj Israelo kune emisiis serion da specialaj poŝtmarkoj
2012-03-22


Serio de la specialaj poŝtmarkoj 

 

    Memore al la 20-jara jubileo de fondiĝo de siaj diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Israelo kune emisiis en la 20-a de marto serion da specialaj poŝtmarkoj pri bombicilo (Bombycilla garrulus) kaj la kolombo de paco.

 

    Ĉinio kaj Israelo fondis diplomatiajn rilatojn en la 24-a de januaro 1992 kaj post 20 jaroj la du landoj jam havas amikan kunlaboron kaj stabilan disvolviĝon en diversaj kampoj, kiaj en tiuj de politiko, ekonomio, komerco kaj kulturo. Kune emisii poŝtmarkojn signifas alifojan sukcesan kunlaboron de la du landoj. La bombicilo (Bombycilla garrulus) estas simbolo de paco kaj bonŝanco kaj la kolombo de paco aludas pacon, amikecon, unuecon kaj virtecon. La du birdoj kiel la temo de tiuj specialaj poŝtmarkoj prezentas bondeziron al la paco kaj amikeca interŝanĝo de la ĉina kaj israela popoloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng