Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Moskvo: La por-instruista seminario prokrastita
2012-03-23

    La por-instruista seminario, pli frue anoncita de REU, ne okazos en la menciitaj datoj (fine de marto). La ĉefa kialo estas ke la universitato "Justo", pli frue posedita de esperantistoj, nun estas oficiale gvidata de aliaj homoj. Ĝuste en la ejo de "Justo" devus okazi la seminario kaj partoprenantoj devus post ekzameniĝo ricevi diplomojn de la universitato. Bedaŭrinde la novaj gvidantoj ne bezonas Esperanton kaj ĉion, ligitan kun ĝi.

 

    La seminario ne estas ĝenerale nuligita, sed ĝi prokrastiĝas por neklara tempoperiodo, ĝis REU trovos novan lokon, decidos pri novaj datoj k.s.

 

Grigorij Arosev

prezidanto de REU

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng