Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pikviko: La lasta traduko de Bill Auld
2012-03-23

    Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993-2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, inkluzive de la tri libroj de La Mastro de la Ringoj de Tolkien. Entute, naŭ libroj dum naŭ jaroj.

 

    La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko - La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika de Charles Dickens, kio devus kroni lian literaturan karieron. Ni komencis ricevi la tradukon, kiun li sendadis el Skotlando poĉapitre. Post redaktado, korektado kaj provlegado, ĉiu nova ĉapitro estis resendata al la tradukinto por definitiva aprobo, kaj daŭris priparolo de konkretaj tradukproblemoj.

 

    Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.

 

    Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui Pikvikon en Esperanto. Sed ni decidis dividi ĉi tiun ĝuon kun ĉiuj, kiuj ŝatas legi beletrajn tekstojn en Esperanto.

 

    Hodiaŭ, la 7an de februaro, je la ducenta naskiĝdatreveno de Charles Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo (pdf kaj epub), kiel la naŭan eron en nia Virtuala Biblioteko:

 

    http://esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

 

    La 121-paĝan libron garnas sep klasikaj ilustraĵoj de Robert Seymour.

 

    Ni esperas, ke - danke al Bill Auld - vi kun intereso kaj plezuro kunvojaĝos kun la ĉarma sinjoro Pikviko kaj ties amikoj.

 

    Agrablan vojaĝon!

 

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Kaliningrado

La 7an de februaro 2012

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng