Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
LPLP: pli ol 9000 elŝutoj en du jaroj
2012-03-23

    Inter januaro 2010 kaj decembro 2011, oni elŝutis artikolojn el la revuo Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado) 9580-foje, laŭ statistiko de la eldonejo. Temas pri elŝutoj ĉefe iniciatitaj de fakuloj tra la mondo, kiuj mendis tiujn artikolojn pere de siaj esplorbibliotekoj. La revuo kompreneble aperas ankaŭ en presita formo kaj estas legebla en centoj da bibliotekoj tra la mondo.

 

    Inter la dek plej ofte elŝutataj artikoloj estas tiu de Sabine Fiedler, en kiu la aŭtoro levas demandojn pri la justeco de la neegaleca disvastiĝo de la angla lingvo kaj favore prezentas Esperanton. Inter tiuj dek estas ankaŭ artikolo de esperantisto Seán Ó Riain pri la irlanda kaj skotgaela lingvoj. Plia artikolo, kiun oni ofte konsultis, estis tiu de Detlev Blanke pri la kaŭzoj de la relativa sukceso de Esperanto.

 

    Lastatempa statistiko kompilita de la redakcio montras kreskantan nombron de manuskriptoj alsendataj por eventuala publikigo en la revuo, el eksterordinare granda nombro de landoj. En la pasintaj ses jaroj alvenis 116 manuskriptoj, el kiuj oni akceptis 44 por aperigo. La manuskriptoj venis el entute 44 landoj.

 

    LPLP estas eldonata en Amsterdam de la eldonejo John Benjamins sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. Ĝin redaktas Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Aperas en preskaŭ ĉiu numero aparta sekcio pri interlingvistiko, redaktata de Sabine Fiedler. La revuo estas principe multlingva, kvankam plejparte la artikoloj aperas en la angla lingvo, kiu estas la domina lingvo en la scienca kampo lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Tamen, ĉiu artikolo havas ampleksan resumon en Esperanto kaj en dua lingvo (plej ofte la germana, franca, itala aŭ hispana).

 

    La revuo jam atingis sian 36-an jaron. Ĝi ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko, kaj ĝia daŭra emfazo de Esperanto inter la diversaj lingvoj nepre kontribuas signife al la kreskantaj akcepteblo kaj prestiĝo de Esperanto inter socilingvistoj.

 

    Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare.

 

    SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu abonas LPLP pere de la Libroservo de UEA antaŭ la 30-a de aprilo 2012, rajtos elekti senpage unu volumon el la Plena Verkaro de Zamehof , pagante nur la sendokostojn. Indas samtempe mendi ankaŭ aliajn varojn, ĉar tiam la sendokostoj aldoniĝos nur por tiuj aliaj varoj kaj la Zamenhof-libro estos sendita senpage kun ili.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng