Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Leung Chun-ying elektita kiel nova ĉefo de Hongkongo
2012-03-26


Leung Chun-ying (meze) akceptas mediatojn post la elektiĝo. 

 

    La 25an de marto 57-jara Leung Chun-ying estis elektita kiel la kvara-oficiperioda administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio.

 

    De la 9a ĝis la 11a horo de la 25a de marto, 1200-membra Elekta Komitato balotis pri la nova ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono inter tri kandidatoj, nome Leung Chun-ying, Albert Ho kaj Henry Tang. Leung Chun-ying sukcesis en la elekto per 689 voĉoj, pli multe ol la postulata nombro de 600 validaj voĉoj. La tuta procezo estis superrigardata de la Elekt-afera Komisiono de Hongkongo, superrigardaj agentoj de la kandidatoj, la publiko kaj mediatoj.

 

    Laŭ la Baza Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono de la Ĉina Popola Respubliko, la administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono devas esti elektita per baloto aŭ interkonsiliĝo en Hongkongo, kaj poste nomumita de la centra popola registaro. La kvara-oficperioda ĉefo servos de la 1-a de julio 2012 ĝis la 30-a de junio 2017.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng