2012-03-26
 Gazetara konferenco de "Traduko: la Dumviva Sekvo" |
|
 Guo Xiaoyong konigas "Tradukon: la Dumviva Sekvo". |
|
 La unuafoja projekcio de "Traduko: la Dumviva Sekvo" |
|
 Gu Jufan konigas la filmadon de "Traduko: la Dumviva Sekvo". |
Okaze de la 30-jara datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Asocio de Tradukistoj, la nomata asocio kaj la Kultura Disvolva Kompanio Limigita Chagoo kune aranĝis en Pekino la 23-an de marto gazetaran konferencon de la granda kultura dokument-filmaro "Traduko: la Dumviva Sekvo". En la konferenco oni projekciis la unuan parton de la filmaro "Literatur-tradukan vojon de Tu An, fama poeto-tradukisto, en pli ol 60 jaroj". Tu An tradukis "Elektitajn Poemojn de Britio", "Poemojn de Keats" kaj aliajn verkojn.
Guo Xiaoyong, la unua konstanta vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Tradukistoj kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, diris respondante demandon de raportisto, ke la veteranaj tradukistoj starigis firman ponton por spirita komunikado kaj kultura amikeco inter la ĉina kaj monda popoloj, kaj faris eminentan kontribuon por progreso de la socio kaj disvolvo de la lando. La filmado de "Traduko: la Dumviva Sekvo" estas senprecedenca en la traduka rondo de Ĉinio kaj projekto por registri tradukan historion de la moderna Ĉinio per personoj.
Gu Jufan, estro de la Kultura Disvolva Kompanio Limigita Chagoo, konigis planon kaj laboron de la filmado de "Traduko: la Dumviva Sekvo". Laŭ la plano la kompanio filmos 30 tradukistojn en la venontaj 3-5 jaroj kaj plenumos filmadon de 10 tradukistoj en la kuranta jaro. La filmaro estos sinsekve dissendota en televida stacio, interreto kaj aliaj amaskomunikiloj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|