Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Montessori Esperanto, en Ĉinio kaj Indonezio
2012-03-26

    Ĉijaran februaron, en Esperanto Insulo, Federiko Gobo (Federico Gobbo), Ermano Taraĉini (Ermanno Tarrachini), Ron Glosopo (Ron Glossop) kaj Peni Vos (Penny Vos) gastigis neformalan kunsidon pri Montessori edukado por proksimume 15 partoprenantoj, kiuj interesiĝis por la temo. Ĉi tiu grupo fariĝis la bazon de nova Yahoo grupo "Montessori Esperanto". La menciitaj georganizantoj kaj aliaj kunlaborantoj daŭrigis laboron ĉe la retejo -- http://www.MontessoriEsperanto.org -- por promocii instruadon de esperanto ĉe montesoriaj lernejoj.

 

    En marto, Peni okazigis prezentadon pri la valoro de Esperanto en frua instruado, kiu estis bone ricevita de la ĉirkaŭ 90 partoprenantoj de la tute-nova asocio de indoneziaj montesoriaj lernejoj. Jakarta Montesoro jam instruas Esperanton, ekde kiam la lernejestro aĉetis unuan ekzempleron de "Parolanta al la Tuta Vasta Mondo" en 2010, kaj aliaj lernejoj nun konsideras sekvi ĝian ekzemplon.

 

    Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montesori (Maria Montessori) en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj, sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro 'De infanaĝo al adoleskaĝo'. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon.

 

Raporto de Nunonia el nuonia.com

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng