2012-03-27
 Zhu Min, ekonomikisto kaj vicprezidanto de la Internacia Mona Fonduso, prelegas pri la temo en la konferenco. |
En la 25-a de marto, la ĉi-jara Pinta Konferenco de Informa Teknologio kun la temo "strategio por transformo" okazis en Shenzhen, suda Ĉinio. En la konferenco partoprenis pli ol 80 gvidantoj kaj investantoj el la koncerna industrio.
Raportoj pri informa industrio estis lanĉita por la unua fojo en la ĉi-jara konferenco. Laŭinvite publikigis siajn lastatempajn raportojn pri nuba komputado, tabula komputilo, movebla interreto kaj aliaj esploraj atingoj rilataj institutoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, kiaj Interreta Datena Centro, Grupo Gartner kaj aliaj aǔtoritataj institutoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|