2012-03-27
 La Itala Pavilono en nova aspekto |
|
Rekonstruado de la Itala Pavilono |
En la 24-a de marto, kiel unu el la sekvanta evolua projekto de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio 2010, la rekonstrua inĝenierado de la Itala Pavilono estis plejparte plenumita, kaj startis la ekspona preparado. Baldaǔ ĝi estos malfermita al la publiko.
La Itala Pavilono, unu el la fremdlandaj pavilonoj ĉiam konservataj en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, funkcios kiel "fenestro" por la ekonomia kaj kultura interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Italio post sia remalfermo. Tie la vizitantoj ĝuos multe da altkvalitaj eksponaĵoj en la estonteco, ekzemple kopio de la statuo de Davido kaj Ferraria ekspozicio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|