Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mediteranea Esperanto-Semajno
2012-03-28

 

 

    Inter la 25-a de februaro kaj la 3-a de marto de la jaro 2012 okazis ĉe la Mediteranea Maro de Francio la Esperanto-Semajno. Tio estas ja la 6-a fojo por la lando. La Esperanto-Semajnon organizis Monique Prezioso kaj Christine Graissaguel el la E-grupo de la urbo "Saint Raphaël". Antaŭajn jarojn ĝi okazis en la urbo "Agay" kaj ĉi-jare oni elektis la rezidejon de "Vacanciel" ĉe la marbordo de "Les Issambres". Ĝi troviĝas inter la urboj "Fréjus" kaj "Saint Tropez".

 

    En la evento partoprenis ĉirkaŭ cent geesperantistoj, precipe francoj, sed venis gastoj el aliaj eŭropaj landoj, kiaj Belgio, Ĉeĥio, Finnlando, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio kaj Svislando. La aranĝo okazis en luksa apudmara hotelo, kie en la pasinteco feriis miliarduloj. Post ilia foriro ĝi estis transformita en libertempan restadejon kun bele aranĝita parko. Al ĝi ankaŭ apartenas kelkaj komfortaj dometoj situantaj sur monteto. En apuda konstruaĵo okazis ĉiuj aktivaĵoj de la Semajno.

 

    Matene kaj vespere, antaŭ la manĝoj, okazis E-kursoj de diversaj niveloj. Oni povis pliprofundigi sciojn pri la historio, perfektigi la Esperantan lingvon kaj ĉefe ties gramatikon.

 

    La Esperantan kurson instruis Perla Miele el Hungario, Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar el Germanio, Pascal Vilain kun sia edzino Mari-Roza kaj Daniel Moirand el Francio. Bone funkciis ankaŭ la libroservo.

 

    La posttagmezoj estis liberaj kaj ĉiu povis elekti sian aktivaĵon. La bela naturo kun florantaj kaj bonodorantaj mimozfloroj logis al montaraj aŭ ĉemaraj promenoj. Pluraj el la partoprenantoj vizitis pli malproksiman ĉirkaŭaĵon peraŭte aŭ buse.

 

    Merkrede posttagmeze oni ŝipveturis al la famkonata (pro la filmoj pri Ĝendarmoj) apudmara somerrestadejo "Saint Tropez". De la maro oni vidis luksajn domojn kaj vilaojn de konataj francaj aktoroj, artistoj, kantistoj kaj de aliaj milionuloj.

 

    Post agrabla promenado en la pitoreska urbo oni revenis al "Les Issambres". Vespere oni povis ĝui programerojn de la hotelo (kabaredo, kantado, maskobalo...) kaj ankaŭ tiujn, kie tranoktas la partoprenantoj.

 

    Peter kaj Zsófia prezentis al la partoprenantoj la Esperanto-urbon "Herzberg" en Germanio kie ili vivas kaj aktivas. Ili invitis la ĉeestantojn al la fervojista kongreso, kiu okazos tie en majo.

 

    La geedza paro Hubert kaj Michèle el Belgio prezentis siajn E-aktivaĵojn dum la jaro 2011, Saliko el Finnlando parolis pri sia lando kaj ties kutimoj. Jean-François Cousineau el Francio prezentis unikan filmon pri sia vojaĝo al Sumatro kaj ties aventuroj.

 

    La lasta vendreda vespero estis dediĉita al prezentoj de la partoprenantoj. Oni aŭdis kantojn, poemojn, skeĉojn, humuraĵojn kaj fine oni ankaŭ invitis al dancado en akompano de akordionoj. La etoso estis gaja kaj agrabla. Sabate matene okazis lastaj kursoj kaj post la tagmanĝo ĉiuj disiĝis al siaj hejmoj. Oni ĝuis agrablan semajnon en bela regiono de suda Francio, kie abundis florantaj mimozoj.

 

(Kontribuo de Liba Gabalda el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng