Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao parolis en pintkunveno pri nuklea sekureco
2012-03-28


Hu Jintao (la tria de maldekstre en la unua vico) faras parolon en la pintkunveno pri nuklea sekureco. 

 

    La 27an de marto en Seulo, ĉefurbo de Korea Respubliko, ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis al la pintkunveno pri nuklea sekureco kaj faris gravan parolon. Li ĉiuflanke eksplikis ĉinajn politikojn, klopodojn kaj rimedojn pri nuklea sekureco.

 

    Hu diris, ke Ĉinio alte atentas konstruadon de nukle-sekureca kapablo, strikte plenumas internaciajn devojn pri nuklea sekureco, vaste disvolvas internaciajn kunlaborojn pri nuklea sekureco, certigas nuklean sekurecon en grandaj publikaj eventoj, kaj aktive donas al aliaj landoj helpojn pri nuklea sekureco kaj nuklea sendanĝeco.

 

    Hu prezentis kvar proponojn por plifortigi nuklean sekurecon en la nova situacio: unue, persisti en scienca kaj racia koncepto pri nuklea sekureco kaj fortigi fidon pri disvolvo de nuklea energio; due, intensigi konstruadon pri nukle-sekureca kapablo kaj preni sur sin ŝtatan respondecon pri nuklea sekureco; trie, profundigi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj levi la mondan nivelon de nuklea sekureco; kaj kvare, fari sintezan regadon kaj forigi fontojn de nuklea disvastigo kaj nuklea terorismo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng