Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Internacia Konferenco pri Elektronikaj Atestiloj de Kontrolado kaj Kvaranteno en Pekino
2012-03-28

 
En la kunvenejo

 

    La 26-an de marto la Ĝenerala Administracio pri Kvalitaj Superrigardo kaj Kontrolado kaj Kvaranteno (ĜAKSKK) de Ĉinio okazigis en Pekino Internacian Konferencon pri Elektronikaj Atestiloj de Kontrolado kaj Kvaranteno. En ĝi partoprenis 100 reprezentantoj kaj laborantoj el koncernaj organizoj, importaj kaj eksportaj asocioj de pli ol 40 landoj.

 

    La sistemo pri elektronikaj atestiloj liveras informojn al pli ol 300 oficistoj el 40 landoj. Ĉinio kune kun Nov-Zelando, Aŭstralio, Nederlando, kaj aliaj landoj starigis la oficialan kontrolan kaj kvarantenan sistemon de la elektronika atestilo por realigi la donitaĵan tuj-interŝanĝon.

 

    En la kunveno specialistoj el Nederlando, Aŭstralio kaj Nov-Zelando prezentis la sperton pri kunlaboroj kun Ĉinio en la kampo de elektronika atestilo. La partoprenantoj montras fortan intereson al la sistemo de elektronika atestilo esplorita de Ĉinio, kaj esprimas deziron kunlabori kun Ĉinio por kune antaŭenpuŝi komercan disvolvon al ĝusta direkto.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng