2012-03-28
 Lernanto el Kapela Ĥoro de Eton-kolegio lernas ĉinan papertondadon. |
|
 Kapela Ĥoro de Eton-kolegio donas prezentadon por ĉinaj lernantoj. |
La 26an de marto Kapela Ĥoro de la mondkonata brita Eton-kolegio vizitis Chengdu, ĉefurbon de la provinco Sichuan. Dum la vizito okazis "nokto de Eton kaj Chengdu, 2012 & ĥora koncerto de ĉinaj kaj britaj junuloj por kulturaj kaj artaj interŝanĝoj". En Chengdu la ĥoro faris interŝanĝon kun element- kaj mez-lernejanoj en Chenghua-distrikto, vizitis bredbazon de grandaj pandoj, Larĝan kaj Mallarĝan Stratetojn kaj Tianfu-placon, kaj frandis konatan fonduon kaj Chengdu-manĝaĵetojn por koni la urbon kaj ĝian folkloron kaj kulturon. La ĥoro kune prezentos ĉinajn popolkantojn kun lokaj lernejoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|