2012-03-29
 |
Hong Lei en gazetara konferenco |
La 27-an de marto Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke ĉiuj ajn agadoj de Japanio koncernaj al Diaoyu-insulo kaj al la apudaj insuletoj estas kontraŭleĝaj kaj nevalidaj, kaj ne povas ŝanĝi la fakton, ke la insuloj apartenas al Ĉinio.
Laŭ raporto Osamu Fujimura, ĉef-sekretario de Japana Kabineto, diris en gazetara konferenco okazinta en la 26-a de marto, ke la japana registaro registris unu el la kvar insuloj apud Diaoyu-insulo kiel ŝtatan havaĵon.
Hong Lei diris, ke de antikveco Diaoyu-insulo kaj la apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio, kaj super ili Ĉinio posedas nedisputeblan suverenecon. Ĉiuj ajn agadoj de Japanio koncernaj al Diaoyu-insulo kaj al la apudaj insuletoj estas kontraŭleĝaj kaj nevalidaj, kaj ne povas ŝanĝi la fakton, ke la insuloj apartenas al Ĉinio.
Hong Lei diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre prenos necesajn rimedojn por firme konservi la suverenecon super Diaoyu-insulo kaj tiun super la apudaj insuletoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|