Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok landlimohavenaj hospitaloj specialaj por infektaj malsanoj akceptis permesilojn en Ŝanhajo
2012-03-29

 

Dum la ceremonio por subskribo de memorado kaj dono de permesilo 

 

    En la 26-a de marto okazis en Ŝanhajo ceremonio por subskribo de memorado kaj dono de permesilo. Tiutage la Ŝanhaja Buroo por Enira kaj Elira Inspekto kaj Kvaranteno kaj la Ŝanhaja Oficejo por la Publika Sano subskribis memoradon pri kunlaboro por prevento kontraŭ kaj regado super infektaj malsanoj.

 

    Samtage, la permesiloj pri "landlimohavenaj hospitaloj specialaj por infektaj malsanoj" estis donitaj al 8 ŝanhajaj hospitaloj, inkl. de la 3-a Popola Hospitalo de Ŝanhajo kaj la 10-a Popola Hospitalo de Ŝanhajo.

 

    La inspekta kaj kvarantena departemento de Ŝanhajo kaj la supre menciitaj 8 hospitaloj kunlaboros por fortigi kontrolon kaj sekurecon de la publika sano en ŝanhajaj havenoj, kaj por preventi kontraŭ infektado de malsanoj inter landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng