Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio firme oponas kontraŭ parlamentanoj de la usona kongreso, kiuj intervenis al ĉinaj internaj aferoj per tibeta problemo
2012-03-30


Hong Lei en la gazetara konferenco 

 

    La 28-an de marto en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio iu raportisto demandis, ke laŭ raporto la senato de la usona kongreso adoptis la rezolucion pri Tibeto en la 27-a de marto, kiu malrespondece kritikas rilatajn politikojn de Ĉinio. Kian komentarion Ĉinio faris pri tio?

 

    Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina registaro klopodas por garantii laŭleĝajn rajtojn kaj liberecon de religia kredo de diversnaciaj popolanoj. Parlamentanoj de la usona kongreso konfuzis la veron kaj malveron, inversigis nigron kaj blankon kaj intervenis al ĉinaj internaj aferoj per la tibeta problemo. Tion Ĉinio firme oponas.

 

    Hong Lei diris, ke Ĉinio konsilas al la usonaj parlamentanoj havi klaran konscion pri la fakto, forlasi antaŭjuĝojn, ĉesigi intervenon al ĉinaj internaj aferoj per ĉiuj ajn manieroj kaj multe fari aferojn utilajn al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng