Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
IRo2012: Klifa plonĝado!
2012-03-31

    La naŭan okazigon de tiu ĉi iberia aranĝo organizas PEJ jam la trian fojon, post Blanksablo kaj Oporto.

 

    La 9­a IRo, Iberia Renkontiĝo, okazos la tri­an fojon en Portugalio en 2012, la unuan semajnfinon de aprilo (okcidentkristana Pasko: 2012.04.05-08) en la apudlisbona ĉemarklifa fiŝhavena kastelurbeto Sezimbro (Sesimbra; iame Cezimbra). La programon, kiel kutime, prizorgas la komuna trikapa organizantaro de HEJS, KEJ, kaj PEJ, ĉilasta la lo­kajn aranĝojn. Krom (anoncotaj) kulturaj/distraj eroj, enviciĝas jam promenoj al la loka naturparka montaro Arrábida, al la urbeta kastelo kaj survojaj vidindaĵoj, kaj la apuda klifa terpinto Cabo Espichel. Ne mankos ja plaĝumado kaj eble vizito al apudaj subma­raj kavernoj kaj izolaj strandoj. Malgraŭ tio ke IRon organizas junularaj sekcioj, ĝin ĉeestas esperantistoj ajnaĝaj, kaj praktikemaj komencintoj estas aparte bonvenaj.

 

    Kontakta informo:

 

    Nomo iro@esperanto.pt

 

    Kontakta telefono +351 -217 141 359

 

    Aldonu eventon en la kalendaron.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng