2012-03-31
 Novtipa jeto uzota en la sukura centro 999, Pekino |
La 28an de marto la sukura centro 999 en Pekino anoncis, ke ĝi uzos jeton Lear-60 por transportado de pacientoj. Nun la centro posedas kvar aviadilojn.
La fiks-planea biturbina jeto estas fabrikita de kanada kompanio Bombardier. Ĝi havas dek sidlokojn kaj du brankardojn kaj sukurajn aparatojn, ekzemple elektrokardiografon, enspiratoron, sang-analizilon kaj perfuzo-pumpilon.
De ekuzo de la aviadiloj por urĝa kuracado en la jaro 2009 la centro sukcese transportis 46 pacientojn per fiks-planeaj aviadiloj kaj helikopteroj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|