Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Agnoskita klerigkurso
2012-03-31

 

 

    Interkultura Centro Herzberg en kunlaboro kun Popolaltlernejo Osterode la duan fojon organizis sukcesan 1-semajnan intensan lingvokurson (KVHS Bildungsurlaub). Ĝi estas agnoskita de la ministerio kiel klerigcela feriosemajno, do laboristoj ricevas pagitan forpermeson de la labordonantoj. La intensa 40 hora instruado okazis en du grupoj: la komencantojn prizorgis Peter Zilvar, la progresintoj lernis sub la gvido de Zsófia Kóródy. Komunaj manĝoj, urborigardado, kantado, viglaj vesperaj diskutoj, prezentadoj, dancado, ktp. apartenis al la tutsemajna programo. En merkredo la renkontiĝo kaj la ĝisvespera babilado kun lokaj klubanoj kaj eksterlandaj gastoj, kaj en ĵaŭdo la komuna dancado restos en la memoro kiel tre belaj travivaĵoj.

 

(el Esperanto-Urbo)

Redaktoro: Chen Ji

 

\

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng