Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tri kunvenoj sub la Forumo Bo'ao por Azio, 2012
2012-04-01

de MAO PENGFEI

 


Parolas Zhou Wenzhong (maldekstre), ĝenerala sekretario de la Forumo Bo'ao por Azio. 

 

    "Okazos en Japanio, Hindio kaj Ĉinio tri kunvenoj sub la Forumo Bo'ao por Azio, 2012," diris Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la Forumo Bo'ao por Azio, en la membrolanda kunsido de la Forumo Bo'ao por Azio en la 31a de marto.

 

    En julio ĉijare okazos en Tokio interŝanĝa kunsido de ĉinaj kaj japanaj entreprenistoj, kaj al ĝi ĉeestos entreprenistoj, membrolandoj de la forumo, lokaj registaraj oficistoj por reciproki kompreniĝon inter membro-entreprenistoj kadre de la forumo.

 

    Por intensigi komunikadon pri internacia financa reformo inter aziaj landoj kaj pliigi akordojn, la Forumo Bo'ao por Azio okazigos en Mumbai, financa centro de Hindio, financan kunvenon de Azio kune kun la Federacio de Industrio kaj Komerco de Hindio. Okaze de la kunveno Hindio prezentos kaj disvastigos siajn spertojn en financa servo al aliaj aziaj landoj. Krome oni diskutos pri maldetala merkato, energiofonto, postulado kaj proponado de resursoj.

 

    En decembro okazos en Qingdao trilatera dialogo de Azio, Eŭropo kaj Usono, en kiu oni invitos pli ol 30 konatajn homojn diskuti pri gravaj aferoj tutmondaj kaj regionaj, precipe pri ekonomiaj problemoj. La dialogo iniciatita de esplora instituto de la Forumo Bo'ao por Azio kaj la Germana Marshall-Fondaĵo en Usono alterne okazos jare en Azio, Eŭropo kaj Usono.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng