2012-04-01 de YANG YE
 Konsilia kunveno de la Forumo Bo'ao por Azio en la Internacia Kunvena Centro |
|
Fukuda Yasuo prezidas la kunvenon. |
|
 Zhou Wenzhong (maldekstre) parolas en la kunveno. |
Posttagmeze de la 31-a de marto okazis konsilia kunveno de la Forumo Bo'ao por Azio. Fukuda Yasuo, prezidanto de la konsilio kaj japana eksĉefministro, prezidis la kunvenon, kiun ĉeestis Zeng Peiyan, vicprezidanto de la konsilio, kaj 13 konsilanoj kaj reprezentantoj de konsilanoj, inkluzive de Abdullah Badawi, malajzia eksĉefministro, Goh Chok Tong, emerita super-ranga ministro de Singapuro, Jean-Pierre Raffarin, franca eksĉefministro, Henry Paulson, usona eksministro pri financo, kaj aliaj famaj politikistoj kaj entreprenistoj.
Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la forumo, faris raporton pri preparado de la ĉi-jara jarkunveno, laboroj de la sekretariejo en 2011 kaj ĝia plano en 2012. La konsilio laŭdis kaj aprobis la atingojn de la sekretariejo en la pasinta jaro en interna konstruado, servo al konsiliaj membroj, akademia esploro kaj en grandigo de influo, kaj sankciis la labor-planon de la forumo 2012.
Post la konsilia kunveno okazis kongreso de la membroj de la Forumo Bo'ao por Azio, kiu diskutis kaj aprobis raporton de la ĝenerala sekretario kaj la rezolucion de la konsilio. La kongreso de la membroj estas plej alta politiko-fara organo de la Forumo Bo'ao por Azio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|