Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Bo'ao-a Forumo de Azio 2012 elektis du novajn konsilanojn
2012-04-01

de CHEN AIDI

 


Konsilia kongreso de la Bo'ao-a Forumo de Azio 2012 

 

    Posttagmeze de la 31-a de marto du novaj konsilanoj estis elektitaj en la konsilia kongreso kaj membra kongreso por la Bo'ao-a Forumo de Azio 2012.

 

    Ili estas Leif Johansson, prezidanto de la Ericsson-Telekomunika Limigita Kompanio kaj Sergey Katyrin, prezidento de la Federacio de Industrio kaj Komerco de Rusio.

 

    La konsilio de la Bo'ao-a Forumo de Azio 2012 ankaŭ adoptis rezolucion por aprobi la abdikon de Michael Treschow, krome invitis lin okupi la postenon de konsultiĝa komisiono. Samtempe la konsilio konsentis la elektadon de la du novaj membroj.

 

    La Bo'ao-a Forumo de Azio establita en la jaro 2001 sin orientas al la altklasa platformo por ŝtatestroj, entreprenistoj kaj kleruloj, kaj kies misio estas pliigi ekonomian interŝanĝon kaj harmonian kunlaboron inter aziaj landoj kaj regionoj, inter-aziaj kaj ekster-aziaj landoj kaj regionoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng