Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la Boao-a Forumo de Azio 2012
2012-04-05


Zhou Wenzhong (maldekstre) interparolas kun Robert B Zoellick, prezidanto de la Monda Banko. 

 

    La 3-an de aprilo fermiĝis en Hainan-provinco de Ĉinio la Boao-a Forumo de Azio 2012 post 3-taga dialogo kaj diskuto inter altranguloj.

 

    En la ĉi-jara jarkunveno politikaj gravuloj, eksaj politikaj gravuloj, registaraj altranguloj, akademiaj elitoj kaj famaj entreprenistoj el diversaj landoj faris diskuton pri radiko de nedifineco de la monda ekonomio, serĉo de reformado kaj transigo, kaj kreivo kaj daŭrigebla disvolvado de Azio.

 

    Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la forumo, diris, ke la ĉi-jara jarkunveno havas tri elstarajn karakterizaĵojn: vasteco de reprezentantoj ĉeestantaj la jarkunvenon, pli ol 2 mil oficialaj kaj neoficialaj reprezentantoj venis el industria, eduka kaj akademia rondoj, amaskomunikiloj kaj registaraj organizoj de malsamaj landoj; ĉeestantoj de la jarkunveno diskutis pri la temo sana kaj daŭrigebla disvolvado kaj atingis komunan konon en popularaj kampoj kaj fokusaj problemoj, tio metis bonan fundamenton por kunlaboro en la estonteco; la jarkunveno liveris servon por akceli regionan kunlaboron per pli fleksebla kaj praktika maniero.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng