2012-04-05
de ZHUANG FEI
 Zhou Wenzhong intervjuata |
La 31-an de marto Zhou Wenzhong diris dum la intervjuo en la Forumo Bo'ao por Azio 2012, ke oni diskutos pri disvolva maniero de evoluantaj landoj kaj novaj ekonomioj.
Zhou diris, ke la Forumo Bo'ao por Azio 2011 temis pri "Inkluziva Disvolvo" kaj la temo de la ĉi-jara estas "Azio en reformado, al pli bona kaj daŭrigebla progreso". La lastajara temo fokusis rilatojn inter la homaro kaj la naturo, inter regionoj kaj tutmondo kaj inter diferencaj regionoj en la situacio de la ekonomia krizo kaj celis kune klopodi por disvolvo inkluziva kaj verda. En la kuranta jaro oni diskutos ankaŭ pri disvolvo, sed en malsama perspektivo. Kiel evoluantaj landoj kaj novaj ekonomioj transigi siajn disvolviĝajn manierojn kaj pligrandigi hejman peton fariĝos fokuso de la forumo en la kuranta jaro.
Menciante pri vaste atentitaj problemoj de la forumo, kiaj medicina reformado, edukado kaj aliaj aferoj de la popola vivo, Zhou Wenzhong diris, la ekonomia disvolviĝo devas balancii kun la socia progreso, tial atenton bezonas distribuo de enspezoj, ricevo de edukado kaj publika sano. La ekonomia disvolviĝo celas solvi la supre menciitajn problemojn kaj plialtigi la nivelon de la popola vivo por realigi la komunan prosperon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|