Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Robert Zoellick: struktura akomodiĝo en urbanizo
2012-04-05


Robert Zoellick, ĉefo de la Monda Banko 

 

    Urbanizo donas grandan potencialon al la ĉina ekonomio, kaj bona traktado de urbanizo grave influas la ĉinan ekonomion. En la mateno de la 3a de aprilo ĉefo de la Monda Banko Robert Zoellick diris en la kunsido de la Boao-a Forumo de Azio en Hainan, Ĉinio, ke ĝis la jaro 2030 la proporcio de la ĉina urbanizo atingos 70%, kaj dum tiu procezo Ĉinio devas senĉese impulsi strukturan akomodiĝon por kreskigi sian ekonomion.

 

    Robert Zoellick opiniis, ke urbanizo montros pli da postuloj en infrastrukturo, akvo-konservo kaj sanitara servo. Se oni bone traktos ilin, pligrandiĝo de la urba loĝantaro povos akceli la ekonomian disvolviĝon, kaj metos solidan fundamenton por rapida ekonomia promocio en la estonteco.

 

    Robert Zoellick diris ankaŭ, ke se oni malbone traktos la defion de urbanizo, aperos multe da malfaciloj en la socia evoluo. "Ekzemple superŝarĝo de la urba loĝantaro, manko de akvo kaj media problemo."

 

    Kiel konservi altrapidan disvolviĝon dum la ekonomia ekspansio ĝenerale estas dorna problemo por diversaj landoj. En la 1960-aj jaroj estis pli ol cent mez-enspezaj landoj, tamen ĝis la jaro 2008, nur 13 landoj alt-enspezaj. Robert Zoellick diris, ke la nuna stadio de la monda ekonomio estas ŝlosila al disvolviĝintaj kaj disvolviĝantaj landoj. "Ni devas doni pli da atentoj al la struktura reformo, kiu povos instigi la estontan kreskon."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng