2012-04-06
 Richard Boucher, vic-ĉefsekretario OEKD, en la forumo |
En la subforumo "enspeza distribuo kaj ekonomia transformo" de la Boao-a Forumo de Azio 2012, politikistoj, eksaj ŝtatestroj kaj gvidantoj el la komercaj rondoj de Ĉinio, Japanio, Malajzio kaj Irano konversaciis pri la graveco de distribua reformo kaj rimedoj por realigi justan distribuon kaj daŭrigeblan evoluon tra la reformo.
Sinjoro Richard Boucher, vic-ĉefsekretario de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvo (OEKD), montris ke la ŝtataj registaroj devas transformi la ekonomian strukturon por ke la maniero de ekonomia disvolvo favoru al la sociaj justeco kaj egaleco.
Sinjoro Qin Xiao, prezidanto de la fondaĵo Boyuan, diris: "La ŝtata financo inklinas al la peza industrio, sed ne al la servaj, kvankam la lastaj povas liveri pli da postenoj, kiuj alportas pli da enspezoj al la socio." Li montris, ke la ŝtata financo devas sin inklini al la servaj industrioj.
Sinjoro Junichi Ujiie, eksa prezidanto kaj supera konsilisto de Nomura Holdings, diris, ke fondi liber-komercan zonon povas helpi Ĉinion ekvilibrigi enspezojn kaj pli bone distribui resursojn inter la regionoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|