Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fukuda Yasuo: kvin ŝlosilaj vortoj por sana kaj daŭrigebla disvolvo de Azio
2012-04-06


Fukuda Yasuo parolas en la vespera bankedo de la Boao-a Forumo de Azio 2012. 

 

    La 2-an de aprilo Fukuda Yasuo, prezidanto de la konsilio de la Boao-a Forumo de Azio 2012 kaj japana eksa ĉefministro, diris en la vespera bankedo de la forumo, ke oni devas atenti kvin ŝlosilajn vortojn por realigi sanan kaj daŭrigeblan disvolvon de Azio.

 

    La unuaj ŝlosilaj vortoj estas kreska procento de ekonomio. Fukuda Yasuo diris, ke pro nestabileco de la ekonomia bazo de multaj landoj en Azio, teno de necesa ekonomia kresko estas nemankigebla por Azio kaj ankaŭ kontribuo por la monda ekonomio. Li opinias, ke Azio havas amason da loĝantoj kaj grandan premon en labordono. Teno de necasa ekonomia kreskado povas mildigi la premon kaj realigi sanan kreskadon de la ekonomio.

 

    La duaj ŝlosilaj vortoj estas interna konsumado. Influate de la internacia financa krizo, malvigliĝas la merkato en Eŭropo kaj suferis de bato la modelo de la azia ekonomia kresko kun eksportado kiel la ĉefa maniero. Fukuda Yasuo diris, ke vizaĝe al senĉesa malgrandiĝo de ekstera merkato la aziaj landoj devas levi reciprokan dependecon inter si. Se ili daŭre iris la malnovan vojon, la ekonomia kresko certe estas limigita. Pro tio la aziaj landoj devas esti bazitaj sur merkato de sia regiono kaj senĉese grandigi enlandan konsumon.

 

    La triaj ŝlosilaj vortoj estas diferenco kaj justa distribuo de enspezoj. Fukuda Yasuo diris, ke enirinte en la 21-a jarcenton, sekve de pluapaŝa profundiĝo de la ekonomia tutglobiĝo pletobariloj inter aziaj landoj estas iom post iom rompitaj kaj iom post iom rapidiĝis liberaj interŝanĝoj inter varoj, kapitaloj, informoj kaj personoj. Tio akcelis plivaloriĝon de riĉaĵoj de Azio. Tamen sekve de pliriĉiĝo de potencaj partoprenantoj, malfortaj partoprenantoj estos marĝenigitaj. Li proponas, ke en la tutgloba procezo de la azia ekonomio por antaŭenpuŝi sanan kaj daŭrigeblan kreskon la aziaj landoj devas klopodi por ke diversaj landoj kaj iliaj popolanoj kune ĝuu fruktojn de la tutglobiĝo.

 

    La kvaraj ŝlosilaj vortoj estas fuelo, riĉfonto kaj medio. Fukuda Yasuo opinias, ke Azio disvolvas sian ekonomion koste de granda konsumo de fueloj, kies kreska modelo superanta ŝarĝon de la medio devas kaŭzi atenton de la aziaj landoj. En la estonteco la aziaj landoj devas kune antaŭenpuŝi ekspluaton de novaj teknologioj kun fuel-ŝparaj teknologioj kiel kerno.

 

    La kvinaj ŝlosilaj vortoj estas integriĝo de ekonomia kunlaboro kaj ekonomio. Fukuda Yasuo diris, ke por realigi sanan kaj daŭrigelan disvolvon de Azio oni devas plue antaŭenpuŝi regionan ekonomian kunlaboron. La Boao-a Forumo de Azio estas organizo kun la celo antaŭenpuŝi ekonomian kunlaboron de Azio. Ĝojiga estas, ke la procezo de integriĝo de Azio akiris evidentan progreson. Laŭ statistiko aziaj landoj subskribis 192 interkonsentojn pri libera komerco kaj ilia nombro daŭre kreskas. Li diris, ke en la procezo de senĉesa kreskado de la azia ekonomio plifortigo de diverslandaj kunlaboroj kaj antaŭenpuŝo de la ekonomia integriĝo fariĝos nepra fluo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng