2012-04-06
 Plenuma direktanto de la japana grupo Sumitomo |
|
 Vicĉefa ekzekuta oficisto de la kompanio Deloitte |
Plenuma direktanto de la japana grupo Sumitomo en Ĉinio proponis "per helpo de ekstera forto". Li diris: "La ĉina ekonomio estas en kreska periodo. En la tutgloba procezo Ĉinio estas tre grava. Ĉinio havas grandan ekonomian skalon kaj bonajn kunlaborajn interrilatojn kun Usono. Mi esperas, ke Ĉinio plifortigos la konscion starigi pli multajn kunlaborajn rilatojn, kio utilas al pli bona disvolviĝo de Ĉinio."
La vicĉefa ekzekuta oficisto de la kompanio Deloitte diris, ke la disvolviĝo de la mondo ne estas en senmova stato. Kreskado, inkluzive de tiu de salajroj, alportis malfacilon al Ĉinio por daŭre teni avangardecon en la fabrika industrio. Li opinias, ke Ĉinio devas senĉese levi la modelon por la ekonomia kreskado kaj disvolvan procezon de la fabrika industrio por trakti diversajn defiojn.
Prezidanto de direkcio de iu konsulta kompanio de Hindio proponas, ke Ĉinio devas grandigi investon por esploro, kreivo kaj aŭtomatigo, kaj samtempe senĉese levi profesian lertecon de la laborantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|