Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolis ĉina vicĉefministro en la Boao-a Forumo de Azio 2012
2012-04-06


Li Keqiang parolanta 
 

Malferma ceremonio de la Boao-a Forumo de Azio 2012 

 

    Matene de la 2-a de aprilo inaŭguriĝis la Boao-a Forumo de Azio 2012, en kiu ĉina vicĉefministro Li Keqiang faris parolon kun la temo "Azio: al sana kaj daŭrigebla disvolviĝo". Li diris, ke kvankam ekzistas ŝanco kaj defio, espero kaj malfacilo dum disvolviĝo de Azio, tamen plimultiĝas ŝanco kaj espero. Ĉinio volas kune kun aliaj aziaj landoj formi komunan interkonsenton kaj klopodi por sana kaj daŭrigebla disvolviĝo de Azio.

 

    Li diris, la Boao-a Forumo de Azio estas inkluziva platformo de la aziaj landoj al la mondo. Tiujara forumo havas grandan signifon, ĉar ĝi en la situacio de reformanta mondo kondukas Azion al sana kaj daŭrigebla disvolviĝo. Kvankam la monda ekonomio komencas revivi kaj kelkaj landoj jam havas ekonomian kreskon, tamen la internacia financa krizo ankoraŭ influas la tutan mondon, kaj la eŭropa ŝuldo-krizo daŭras, tial plenampleksa reakiro de la monda ekonomio ankoraŭ havas malfacilon kaj bezonas longtempan penadon. Baldaŭ okazos novronda teknologia reformo kaj industria novigo, plirapidas ŝanĝiĝo de la ekonomia strukturo, malfacile antaŭeniĝas la ekonomia tutmondiĝo kaj regiona integriĝo, alĝustiĝos la internacia politika ordo kaj emerĝaj ekonomioj ludas pli gravajn rolojn.

 

    Laŭ lia parolo, la Boao-a Forumo okazis post la azia financa krizo. Nuntempe, la totala kvanto de la azia ekonomio jam akiris 30% de tiu de la monda ekonomio kaj kontribuis 30% al la monda ekonomia kresko. Azio enhavas la plej multajn emerĝajn ekonomiojn en la mondo kaj ĝiaj avantaĝo kaj disvolva potenco fariĝos evidentaj.

 

    Kiel la 11-a jariĝo de la Boao-a Forumo de Azio, kun la temo "Azio en ŝanĝiĝo: al pli sana kaj daŭrigebla disvolviĝo", la forumo havas 45 aktivadojn, inkluzive de malferma ceremonio, forumetoj, interparoloj kun famuloj, debatoj en televido, rondtablaj kunsidoj, matenaj kunsidoj, tagmezaj kunsidoj kaj vesperaj kunsidoj, por kontentigi bezonojn de diversaj gastoj, deputoj kaj diskutitaj temoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La du-voluma Esperanta versio de Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kun formato 14cm x 21cm. kaj 1248 p., havas 100 ĉapitrojn. Prezo: 98 eŭroj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng